Preparo de festivalaj karavanoj

August 27th, 2010

En la hieraŭa vica organizkunveno de la Lingva Festivalo, oni aparte prizorgis ĉi-jare la pretigon de festivalaj karavanoj al kvin regionaj ĉefurboj de Ĉuvaŝio. La karavanojn subtenas la ministerio pri edukado, kiu invitos lernejojn en ĉiu regiono partopreni la aranĝojn kaj disponigos ejojn kaj transporton. Ĉi-jare, nia partnera organizo “Kunlaboro” provizos nin pri eĉ sep kunlaborantoj el ses landoj (Finnlando, Francio, Germanio, Italio, Kurdio kaj Turkio), kiujn ni planas engaĝi en tiuj lingvoprezentoj. Nur unu el ili estas esperantisto, sekve la prezentoj okazos en siaj naciaj lingvoj aŭ plej verŝajne en la angla, kaj ili estos tradukataj en la rusan aŭ la ĉuvaŝan. Aldoniĝos ankaŭ prezento pri Esperanto.

15a Internacia Lingva Festivalo – Nova partnero

August 10th, 2010

La pasintan semajnon okazis kunveno de Haval, en kiu tiu ĉi asocio planis sian kontribuon al la 15a Lingva Festivalo. Haval estas nove fondita neregistara organizo, kiu aktivas por la ĉuvaŝa lingvo. En la kadro de la festivalo ili helpos en la uzado de la ĉuvaŝa, i.a. per varbado de ĉuvaŝlingvaj prelegantoj kaj tradukantoj. La ĉuvaŝa lingvo estas malmulte publike uzata en la du grandaj urboj de Ĉuvaŝio, precipe en aranĝoj ne specife ligitaj al la ĉuvaŝa kulturo, folkloro kaj lingvo. Per la kiel eble normala uzado de la ĉuvaŝa lingvo, aparte en plimulte junulara medio, la Lingva Festivalo celas plenumi sian ĉefan celon: subteni la lingvan diversecon.

Оргсобрание для желающих изучать язык Эсперанто

March 2nd, 2010

20090730_esperanto_presidential_palaceДата: 16 марта в 18.00
Место проведения: Национальная библиотека Чувашской Республики
КУРС ЭСПЕРАНТО — это…

радость общения и новые друзья,
это возможность увидеть весь мир
и стать путешественником без лишних затрат.

Ведь путешествуя по стране Эсперанто,
будь то в Европе или Азии, Америки или Африке,
ты посещаешь близких людей,
и видишь страну не из окон отеля.

ПРИХОДИ

и отправляйся с нами в мир Эсперанто,
двухмесячный курс в 20 занятий,
и уже летом ты сможешь поехать на эсперанто-фестиваль
в Словакии, Венгрии и Италии, на Кубе и в Монголии.
И поверь!
МИР В ТВОИХ РУКАХ!

Контакты:
Молодежная эсперанто-ассоциация Чувашской Республики
тел. 23-02-03,
моб. 8-902-6621408
http://esperanto21.ru/

Новые переводы сказки “Мост Азамата”

December 9th, 2009

На сайт добавлены переводы сказки “Мост Азамата” на Азербайджанский и Польский языки.

Отчет

October 26th, 2009

С 11 по 18 октября в г. Чебоксары состоялся 14-ый Международный Фестиваль языков.

ИСТОРИЯ И ЦЕЛИ

Цель Фестиваля языков – создать атмосферу взаимопонимания, лишенную условностей и стереотипов. Идея фестиваля языков принадлежит американскому эсперантисту Дэннису Кифу (Dennis Keef), который провёл первый подобный фестиваль языков в городе Тур во Франции в 1995 году. В противоположность часто организуемым в различных странах Ярмаркам языков и, чаще всего, ярмаркам обучающих курсов, Фестиваль нацелен на презентацию многообразия языкового мира через презентации языков (краткие 30-45 минутные презентации). В г. Чебоксары Фестиваль языков проводится с 1996 года.

ПРОГРАММА

В ходе своего развития Фестиваль языков в г. Чебоксары отошел от единственной формы знакомства с языком в виде презентации. На 14-м Фестивале это была лишь одна из 15-ти форм представления языка. Мероприятия были разноформатными и направленными на разную аудиторию, от школьника до взрослого человека.

Состоялся конкурс рисунков для младших школьников — на конкурс было представлено 45 иллюстраций к сказке «Мост Азамата», конкурс эссе «Мой родной язык» представил работы 30 авторов. Интернациональные караваны были организованы в 5-ти школах трех городов Чувашии (Чебоксары, Новочебоксарск, Цивильск). Кроме этого, состоялся конкурс полиглотов между командами факультетов иностранных языков университетов гг. Чебоксары и Ульяновск. Состоялось 3 концерта: Поэтический концерт с декламацией стихов на 7-ми языках, Концерт группы «Польские квяты» из г. Ярославль (при поддержки Польского посольства) и Интернациональный концерт самодеятельных коллективив и культурных обществ г. Чебоксары. В Национальной Библиотеке в течение фестивальной недели была представлена коллекция книг по изучению 70-ти языков мира.

Университетская конференция «Национальные и интернациональные языки» была организована совместно с Институтом культуры и искусств. В рамках конференции было представлено 6 докладов о чувашском, белорусском языках и эсперанто. Результаты конференции опубликованы на сайте .

В рамках Фестиваля языков планируется издание сборника переводов сказки «Мост Азамата», переведенную на 23 языка посредством русского языка и Эсперанто с июллюстрациями участников конкурса детского рисунка. Еще одно из изданий Фестиваля — лингвистическая интернет-энциклопедия, собравшая статьи о 200 языках мира, на сегодня энциклопедия функционирует на эсперанто (), но планируется ее перевод на русский и чувашский языки

Лингвопрезентации

Одним из новых событий 14-го Фестиваля языков стала организация «Мастерской буквы», прошедшей на Фестивальной неделе в центре рунического письма «Эдельвейс». В рамках лектория были представлены деванагари, глаголица, китайская, арабская и руническая письменности.

17 и 18 октября состоялись непосредственно презентации языков, было представлено 36 языков и 3 знаковых системы. В программе презентаций приняли участие более 1000 человек. Языки были представлены членами эсперанто-движения городов России и стран мира, школьниками и студентами-иностранцами, проживающими в Чебоксарах, приехавшими из Европы, Азии и Африки. Благодаря Фестивалю, студенты-иностранцы смогли познакомиться с основной идеей Фестиваля о равноправии языков, понять ценность родного языка и опасности потери своего языка, вытесняемого международными языками. В частности, в 2009 г. было представлено 7 языков Африки. Одной из самых необычных презентаций года стала презентация языка гелао, на котором говорят около 3000 жителей Вьетнама (язык, забытый полумилионным населением Китая, для которого он был родным). Международные языки были представлены в форме лингвотерриторий.

Одной из важных составляющих Фестиваля 2009 года стало привлечение внимания участников к правам чувашского и русского языка как равным партнерам на территории национальной республики. С этой целью информационная составляющая (церемония открытия, информационные материалы, брошюра) была представлена на 2-х языках, а в форме лингвопрезентаций через чувашский язык были представлены турецкий, финский, каталанский, немецкий, французский, эсперанто языки, состоялся семинар «Как изучать иностранные языки». Каждый гость Фестиваля получил в подарок алфавит чувашского языка – тираж в тысячу экземпляров подарила участникам Фестиваля ООО «Коммунальные технологии».

Развитие Фестиваля языков

Информационная компания по Фестивалю языков была подготовлена совместно с Минобразования Чувашии, информация о Фестивале прозвучала на нескольких интернет-площадках

Raporto

October 24th, 2009

De la 11a ĝis la 18a de oktobro okazis la ĉefaj aranĝoj de la 14a Internacia Lingva Festivalo en Ĉuvaŝio (Rusio).

Historio kaj celoj

La ideon de la Lingva Festivalo havis la usona esperantisto Dennis Keefe, kiu okazigis la unuan en la franca urbo Tours en 1996. Kontraste al multegaj foiroj pri lingvoj okazantaj dise tra la mondo la festivalo celas montri la lingvan diversecon pere de lingvaj prezentoj (30-45-minutaj enkondukaj lecionoj pri koncerna lingvo). La Lingvaj Festivaloj, do, estas aranĝoj organizataj de esperantistoj, sed celantaj la ne-esperantistan publikon. Per ili la esperantistoj diskonigas siajn celojn kaj agadojn, dum ili disvastigas la aprezon al la lingva diverseco, toleremo, justeco kaj paco. La Lingvaj Festivaloj en Ĉuvaŝio estas fakte la plej malnovaj regulaj tiuspecaj aranĝoj organizataj de esperantistoj en la mondo, kaj fariĝis bone konataj kaj ŝatataj en Ĉuvaŝio.

Bunta aranĝo

Laŭlonge de sia historio, la ĉuvaŝia Lingva Festivalo transiris la skemon de solaj lingvoprezentoj, por kunigi eĉ dudekon da aktivaĵoj por malsamaj publikoj kaj en diversaj lokoj laŭlonge de monato kaj duono por atingi plej vastan diskonigon kaj instigi partoprenon.

Tiucele estis organizitaj ekz. desegno-konkurso por element-lernejanoj (45 ilustraĵoj) kaj ese-konkursoj pri la denaska lingvo por mezlernejanoj (30 verkoj). Malgrandaj karavanoj faris lingvajn prezentojn en kvin lernejoj de tri urboj de Ĉuvaŝio. Okazis ankaŭ amuza konkurso por poliglotoj inter teamoj de universitatoj de Ŝupaŝkaro-Ĉeboksaro kaj Uljanovsk. Estis ankaŭ tri diverspecaj koncertoj, i.a. kun la helpo de la Pola Ambasado en Rusio. Elstaris poezia koncerto kun kantoj en sep lingvoj, kiu malfermis la Festivalon en la Ĉuvaŝa Nacia Artmuzeo. Siavice, Nacia Biblioteko de Ĉuvaŝio organizis dum la festivala semajno ekspozicion de sia interesa prilingva kolekto inkluzivanta gramatikojn de cento da lingvoj.

Universitata konferenco pri “naciaj kaj internaciaj lingvoj” estis organizita kune kun la Ĉuvaŝa Ŝtata Instituto de Kulturo. En ĝi prezentiĝis sep prelegoj ĉefe en rilato al la lingvoj ĉuvaŝa, belorusa kaj esperanto. La TTT-ejo pri la ĉuvaŝa lingvo chuvash.org publikigos la prezentitajn artikolojn.

Ne temos pri la solaj eldonoj de la festivalo: oni planas ankaŭ la eldonon kaj distribuon inter laŭeble ĉiuj lernejoj de Ĉuvaŝio de la fabelo “La ponto de Asamat” tradukita al 23 lingvoj pere de Esperanto kaj desegnita de lernejanoj en unu el la festivalaj konkursoj (nuna reta senbilda eldono: www.lingvafestivalo.org/?q=eo/node/142). La Festivalo produktis ankaŭ retan lingvoenciklopedieton kun artikoloj pri pli ol 200 lingvoj, kvankam ĝis nun ĝi ekzistas nur en Esperanto (wiki.lingvafestivalo.org).

Lingvoprezentoj

Novaĵo de ĉi tiu jaro estis la prezentoj de alfabetoj okazintaj dum la tagoj antaŭ la kulmina semajnfino, la 17an kaj 18an de oktobro. En du tagoj estis prezentitaj 37 lingvoj kaj 2 komunikkodoj antaŭ milo da partoprenantoj. La Festivalo, krom uzi la fortojn de la esperanto-movado, profitas el la lingva riĉeco de la urbo danke al siaj multlandaj studentoj, ĉefe venintaj el Azio kaj Afriko. Per tio la Festivalo ankaŭ helpas al ilia valorigo de la gepatraj lingvoj, ĉar ne malofte tiuj studentoj subtaksas ilin. Ekzemple ĉi-jare estis prezentitaj ses afrikaj lingvoj. El ĉiuj prezentoj eble plej elstaris la gelaa lingvo, parolata de ĉ. 3000 homoj en Vjetnamio (sed praktike forlasita de duonmiliono da ĉiniaj sametnanoj), pri kiu parolis neesperantista moskva vjetnamologino. Okazis ankaŭ t.n. “lingvoteritorioj”, kie homoj povas praktiki difinitajn lingvojn.

La Festivalo ne strebas al la nombro de lingvoj (kiu malproksimas el rekordo), sed al la kvalito de la prezentoj. Tiel, laŭ la konkludoj de la organizantoj post la festivalo, en la venonta jaro oni eĉ pli strebos al la kvalito de la lingvoprezentoj, kvankam eble kaŭzos ilian ioman malplimultiĝon.

Lingva diverseco en praktiko

Aparte atentinde, ĉi-jare oni aparte zorgis pri la ekvilibrigo de la pezo de la ĉuvaŝa kaj la rusa lingvo, malgraŭ la grandega malprogreso de la loka lingvo en la ĉefurbo de Ĉuvaŝio, ĉefe inter gejunuloj, kiuj estas la ĉefa publiko de la Festivalo. Tiamaniere la Festivalo volis substreki, ke la lingva diverseco bonas ankaŭ por la propra lando, ne nur por la aliaj. La Festivalaj dokumentoj estis dulingvaj (kun ĉiama apero ankaŭ de esperanto) kaj okazis ĉiam lingvoprezentoj en la ĉuvaŝa lingvo, kio ĝis nun ne estis okazinta. Ĉiuj partoprenantoj ricevis donace belan koloran afiŝon kun ĉuvaŝa aboco.

Publika diskonigo

La diskonigo de la Festivalo estis zorge preparita. Unue estis ellaborita tute nova, riĉa, trilingva retejo www.lingvafestivalo.org kaj regule aperis informoj en blogo kaj la sociaj retoj VKontakte kaj Facebook. Reklamoj pri la festivalo aperis en la ĉefaj ĉuvaŝiaj TTT-ejoj. Eĉ pagata televidreklamo en la unua programo de la rusia televido estis dissendita 12 fojojn. Gazetaran konferencon partoprenis du lokaj radioj, du televidoj kaj kvar gazetoj. Elstaris ankaŭ la kunlaboro kun diversaj organizoj: Ministerio pri Edukado, Pedagogia Universitato, Instituto de Kulturo, Nacia Biblioteko, Nacia Art-Muzeo; asocioj helpantaj per ejoj, volontuloj, prezentistoj, diskonigo; sponsoraj entreprenoj ktp.

Entute la Lingva Festivalo en Ĉuvaŝio daŭre evoluas kaj kreskas. Tio ne estas ebla nur danke al la laboro de la ĉuvaŝiaj esperantistoj, sed ankaŭ pro la sindona helpo kaj partopreno de multnombraj rusiaj esperantistoj.

Informletero pri loĝado dum Festivalo

October 15th, 2009

Saluton karaj!
Ĉi-jare ni proponas al vi loĝadon en la komunloĝejo No.6, str.Urukova d.18.
La prezoj estas 250 rub por nokto. Kondiĉoj estas modestaj, ĉiu numero havas televidilon. Numeroj (1 ĉambro) – po 2-4 personoj.
Unuaflanke ekzistas aparta komuna duŝejo. Unu ŝlosilo de ĉiu ĉambro.
Nomo de ĉefa administranto estas Petrova Zinaida Grigorjevna. Entute komun-jo povas akcepti ĉirkaŭ 60h samtempe, kio signifas, ke ĉi-jare multaj gastoj logxos unuloke dumfestivalo.
Rigardi la mapon eblas ĉi-tie:
http://www.cheb.ru/doma/urukova/18/onmap.xhtml
Foto: http://www.cheb.ru/doma/urukova/18.xhtml

Por atingi la menciitan ejon de trajnstacidomo Vi bezonas trolejbuson No.4(la kosto estas 9 rub), ĝis la haltejo “Sespelj”.
Mini-buse, Vi besonas No. 31, 41, 35. (11rub)
De la haltejo “Sespelj”(surflanke de Uzino) – transiri la vojon kaj iri rekte malsupren ĝis la unua dekstra turno. (rigardu la mapon).
Turnu dekstren kaj uru rekten 200m. Secxu la skribaĵon ĉe perono “Общежитие No.6 сельскохозяйственного кооператива Нива”.

Por atingi ejon de LF prenu trolejbuson No. 4,12 (al direkto de stacidomo, golfo) ĝis Pedagogia Universitato.
Busetojn 31, 41, 35.

Amike,Anton

Пресс-релиз и Конкурс рисунков

October 13th, 2009

Победители конкурса рисунков по мотивам сказки «Мост Азамата». Среди победителей конкурса в номинации «учащиеся среднеобразовательных школ»

В номинации «учащиеся Детских художественных школ» победили

С сегодняшним пресс-релизом (на русском) можно ознакомится здесь: http://lingvafestivalo.org/?q=ru/node/173

Обновление списка языков на сайте

October 13th, 2009

В русской части сайта сегодня был размещен обновленный список языков которые будут представляться на фестивале…

http://lingvafestivalo.org/?q=ru/node/10

Unua tago

October 11th, 2009

Hodiaŭ okazis la malfermo de la festivala semajno kun ĉirkaŭ 70-80 ĉeestantoj per poezia koncerto kun dancoj, kantoj kaj certe versoj en  pluraj lingvoj. La aranĝo estis filmita de loka televidstacio kaj de Nacia Radio de Ĉuvaŝio.

En la centro Edelvejs okazis unua metiejo pri ĉina skribo gvide de loka entuziamulo pri la ĉina lingvo kaj ĉinino kiu estas en Ĉeboksaro laŭ la interŝanĝa programo AFS. Entute estis ĉirkaŭ 30 personoj